Ludu

La 1239-a E_elsendo el la 25.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org

enhavas arkivan interparolon kun Tyburcjusz Tyblewski, kies 90-a naskiĝdatreveno pasis komence de aprilo. La temo de la interparolo el 1996 estas la plano establi Instituton Ivo Lapenna, kiu funkciis en la jaroj 1997-2019 (https://www.ivolapenna.org/cefaj.htm).
• La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al 10-jariĝo de Krakovo kiel Literatura Unesko-urbo; al Bobowa-puntoj jam en la listo de la Nacia Kultura Heredaĵo; al pentroarto de Herman Han, prezentita en la Reĝa Kastelo de Varsovio;
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la „BrazilMuzika Klubo”; pri unujara instruista trejnado ĉe Adam Mickiewicz-universitato komenciĝonta aŭtune; pri la Kleriga Lundo dum la Torina UK atendanta kontribuojn de UK-partoprenantoj;
• Muzike akompanas nin Joel de Castro per la fragmento de la kanzono „La magia flutisto”;
• La programinformon akompanas interreta foto specimene prezentanta punton el Bobowa.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.