Ludu

La 1237-a E_elsendo el la 15.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org

prezentas felietonon pri koninda polo Michał Wojnicz kaj ligita kun lia nomo la plej mistera libro de la Mezepoko ĝis nun ne malĉifrita.
• En la komenca kulturkroniko ni informas pri la prestiĝa premio de la Sveda Adademio por la pola tradukistino el sveda literaturo Justyna Czechowska; pri la daŭranta en Londono ĝis la fino de aprilo flmfestivalo de polaj filmoj.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri 98-a datreveno de la E-Instituto de Estonio; pri la plej proksimaj KER-ekzamenoj; pri Esperanto kiel universitata studobjekto en Ĉinio.
• Nian programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la plej mistera libro de la mondo la t.n. Wojnicz-manuskripto.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.