Ludu

En la 1236-a E_elsendo el la 10.04.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Ni proponas la interparolon kun Aleksandro Galkin, programista inĝeniero de Micorsoft pri la aplikado de Artefarita Intelekto, GPT por la lingvolernado, interesa ankaŭ por poliglotoj.
• Komence ni referencas al la Paskfesta periodo, aparte al la Paska Lundo kaj iuj kutimoj ligitaj kun ĉi tiu tago kaj ĝia aparta simbolo – apud palmo kaj ovo – akvo. Oni praktikas tiujn kutimojn, ne sole en Pollando.
• La akompana interreta foto ilustras la  popolajn kutimojn ligitajn la Paska Lundo, en la pola lingvo difinata kiel Akvopriverŝa Lundo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.