Ludu

La 1234-a E_elsendo el la 30.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Proponas renkontiĝon kun reprezentantoj de la Kongresa Fako de UEA, Petro Baláž kaj Dorota Rodzianko, kiuj informas pri la stato de la preparlaboroj al la nunjara 108-a UK en Torino, kies 2-a favorpreza aliĝkotizo finiĝas morgaŭ, la 31-an de marto 2023.
• En aktualaĵoj ni sciigas pri la valoro de la pola helpo al Ukrainio en 2022; pri alvoko de la ĉeĥa prezidento, ke Germanio transprenu gvidan rolon en Eŭropo. Pliaj informoj ligiĝas kun la proksimiĝanta Pasko kaj tradicioj de la Paska Dimanĉo – konkursoj por la Paskaj Palmoj kaj rolprezentado de la Pasiono.
• La sciencrubrika temo traktas pri roboto Fragmentarium de Artefarita Intelekto helpanta deĉifri babilonajn tekstojn.
• La akompana interreta foto rilatas al la kongresurbo Torino. Muzike akompanas nin Carina (Ĵomart kaj Nataŝa) per la kanzonfragmento „Mia amiko”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.