Ludu

La 1230-a E_elsendo el la 10.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni informas pri la daŭranta informkampanjo pri Esperanto de konata japana filantropo Etsuo Miyoshi en tri uniaj landoj. Ni referencas krome al la sponsorita de li reklamkampanjo i.a. en Pollando en 2007 kaj okazinta tie rondtabla debato inter politikistoj kaj parlamentanoj pri ŝancoj de Esperanto en la Unio. El nia arkivo ni memorigas la postdebatan interparolon kun prof. Reinhard Selten (Nobel-premiito) pri la temo ĉu kaj kiam venos publika sukceso de Esperanto.
• En aktualaĵoj ni referencas al Internacia Virina Tago kaj la demando kiom da virinoj okupas estrajn postenojn en la uniaj landoj; al surpriza importokresko de viando kaj ovoj el Ukraino; al orstangetoj proponotaj en Pollando al privataj investantoj.
• En la scienca rubriko ni informos pri sukcesoj de polaj studentoj dum prestiĝa konkurso University Physics Competition 2022, pri nevideblaj fotovoltaikaj sunpaneloj, kiuj provizas per energio historiajn vizitobjektojn kaj lokojn.
• Muzike akompanas nin bosniumanta Espo per la kanzono „Neĝo falas” el la KD „Espo Bosniumas” eldonita de Vinilkosmo. La akompana interreta foto rilatas iu el la reklaminformoj pri Esperanto en polaj gazetoj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.