Ludu

La 1229-a E_elsendo el la 05.03.2023 ĉe www.pola-retradio.org

prezentas laŭvican konindan polon. Henryk Magnuski, estas agnoskita kiel la inventinto de walkie-talkie, mallongonda komunikilo, kiu havis gravan rolon dum la bataloj de la 2-a mondmilito.
• En la kulturkroniko ni informas pri ekspozicio de nordiaj pentristoj en Varsovio; pri Kopernik-eventoj kaj ekspozicio en Toruń lige kun la 550-a naskiĝdatreveno de la astronomo; pri poŝtmarka serio kreiĝinta kunlabore inter la Krakova Muzeo kaj la Pola Poŝto.
• La E-komunuma segmento troviĝas informoj pri la reta Dua Buleteno de la Torina UK kaj pri venontjara UK en Afriko; la mesaĝo de UEA lige kun la Internacia Virina Tago.
• Fine aŭdiĝas laŭvica Leterkesto.
• Muzike akompanas nin Helena Melnikova per la fragmento de kanzono Masko. La programinformon akompanas interreta foto pri la inventaĵo de nia felietona heroo, walkie-talkie.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.