Ludu

La 1228-a E_elsendo el la 25.02.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ ni proponas renkontiĝon kun ĴeLe lige kun la prezentita de Vinilkomso ilia unua bitalbumo „Tra la sonĝoj”, el kiu ni prezentas fragmente la kanzonon, kiu rolas kiel lanĉa muzikvideo „Se vi imagas”. La kanzonon „Tra la sonĝoj” ni prezentas en la koncerta versio el ARKONES 2019. Krome aŭdiĝas ilia kanzono „En Esperantuj’” el la KD „En Esperantujo”.
• En aktualaĵoj ni referencas al Uno-rezolucio pri revenigo de paco en Ukrainio; ni prezentas oficialajn donitaĵojn pri labordependiĝo; ni informas pri sinteno de poloj al kontanta mono kaj pri la fakto de Żabiński-familio fariĝis patrono de la varsovia bestoĝardeno.
• En la scienca rubriko ni informos pri grava inventaĵo de polaj sciencistoj helponta kontraŭbatali osteoporozon; pri AI-akvario sur Tajvano.
• La akompana interreta foto de Flo Martorell el la paĝoj de Vinilkosmo prezentas la duopon ĴeLe. https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo/298-tra-la-son%C4%9Doj-la-unua-bita-albumo-de-%C4%B5ele.html?fbclid=IwAR1rtMcj_A61etr4iVUw9YXh8nJjNZXVzwPxbmXZbNhHl_rrcklC62lkjM0
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.