Ludu

La 1227-a E_elsendo el la 20.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org

• Ni memorigas  nian arkivan interparolon kun Halina Komar, la forpasinta pasintsemajne pola E-aktivulino, i.a.  prezidantino de Pola E-Asocio.
• En la kulturkroniko ni informas pri du ekspozicioj en Vroclavo, dediĉitaj al Nikolao Kopernik; pri kunlaboro de Muzeo de Siberiekzilitoj por identigi la vikitmojn de sur fotoj; pri interesa kolektista numismata serio dediĉita al Lem;
• La E-komunuma segmento  memorigas pri la morgaŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj informas pri la nunjara Infana Kongreseto.
• Muzike akompanas nin Cristina Casella per fragmento de kanzono „Esperanto, tiu estis via nomo”. La programinformon akompanas interreta foto pri unu el kolektistaj moneroj de la Gdanska Monemisiejo dediĉita al Stanisław Lem kaj lia „Solaris”.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.