Ludu

La 1226-a E_elsendo el la 15.02.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• En nia hodiaŭa literatura segmento ni prezentas la 134-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• En aktualaĵoj ni informas pri orprovizoj en Pollando kaj en la mondo; pri enmigrantoj, kiuj trovis enlaborigon sur la pola merkato; pri la monumento al kuracistoj kaj pacientoj, kovim-viktimoj en Krakovo-Prokocim.
• La scienca rubriko traktas pri la premio de la Pola Akademo de Kapabloj por pastro profesoro Michał Heller; pri tio kiel gravitaj ondoj helpas akiri informojn pri foraj steloj kaj la frua Universo.
• Muzike aŭdiĝas fragmente la kanzono „Frumateno” en la plenumo de Adalberto. La akompana interreta foto prezentas  monumenton dediĉitan al kovimviktimoj, medicinistoj kaj pacientoj en Krakovo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.