Ludu

La 1225-a E_elsendo el la 10.02.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• Ni memorigas el nia arkivo felietonon pri koninda urbo en Pollando, Olsztyn, en la nordorienta landoparto, la ĉefurbo de la regiono Varmio;
• En la kulturkroniko ni informas pri premioj printempe enmanigotaj en Londono;  pri la rolo de konstanta pola ekspozicio en Budapeŝto;  pri novaj polaj historimonumentoj.
• La E-komunuma segmento enhavas invitinformon kontribui al la nunjara kongresa temo dum la 108-a UK en Torino. En la trarigardo de la E-Gazetaro ni traktas la lastajn numerojn 2022 de „La Informilo” de Espéranto France-Est kaj de „Esperantolehti” el Finnlando.
• Muzike akompanas nin Hirosi Nobukuni per fragmento de sia originala E-kanto „Promenu solaj ni”. La programinformon akompanas interreta foto pri unu el la laste proklamitaj Historimonumentoj, difinata ankaŭ kiel >Sikstino< reference al Siksta Kapelo en Romo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.