Ludu

La 1224-a E_elsendo el la 05.02.2023 ĉe www.pola-retradio.org

• Hodiaŭ ni proponas el nia arkivo interparolon kun la mortinta antaŭ tri jaroj, Hu Guozhu, plumnome Miĉino, fekunda ĉina verkisto kaj tradukisto, movadano. I.a. redaktoro de Penseo, membro de EVA. Ĉi-jare la 3-an de februaro pasis lia 85-a naskiĝdatreveno.
• En la informa elsendofragmento vi aŭdas pri leksikono de polaj familiaj nomoj; pri aktuala rigardo al loĝantaro de Pollando; pri polaj bestopasejoj, unu el la plej bonaj en Eŭropo.
• En la scienca rubriko ni informas pri progresanta lumpoluado; pri insektproteinaj nutroingrediencoj postulataj de Monda Sanorganizo kaj en la Unio jam akceptitaj por aplikado.
• Muzike aŭdiĝas fragmente la kanzono „Paroli kun la vivo” en la plenumo de Daniel Haddad. La akompana interreta foto rilatas al ekologiaj pasejoj por sovaĝaj animaloj.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.