Ludu

La 1221-a E_elsendo el la 20.01.2023 ĉe www.pola-retradio.org

enhavas felietonon pri unu el la satelitaj urboj de Varsovio, Legionowo.
• En la nunsemajna kulturkroniko ni resume informas pri eventoj en la Reĝa Kastelo Wawel, Krakovo en 2022; pri „La Eta Princo” aperinta jarfine en la Kurpie-regiona dialekto; pri la forpaso de Kazuyasu Kimuro, japana nepo de elstara pola esploristo de ainoj en Japanio, Bronisław Piłsudzki.
• En la E-komunuma segmento ni informas laŭ „Libera Folio” pri Biblioteko Hodler trovonta sian sidejon en la Nacia Pola Bilioteko.
• Muzike akompanas nin Eterne Rima per sia kanto „Ne kalkulu” el la KD „Samideano” aperinta ĉe Vinilkosmo kaj Kim Sofia en Leterkesto per la kanzonfragmento „Blovu Lunen min”. La programinformon akompanas interreta foto pri komunik- kaj trafikcentro en Legionowo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.