Ludu

La 1220-a E_elsendo el la 15.01.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la literatura segmento de la programo ni prezentas la 133-an fragmenton de la romano de Henryk Sienkiewicz „Quo Vadis” en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
• En la informraporta elsendofragmento ni retrorigardas al la stato de turismo laŭ la donitaĵoj el la fino de 2022; lige kun nova leĝprojekto pri eksterlandanoj ni informas pri eksterlandaj studentoj kaj laborantoj en Pollando.
• En la scienca rubriko ni informas pri rekapabliga rolo de kantado post la apopleksio; pri librolegado mense vigliganta senjorojn.
• Muzike aŭdiĝas la kanzono „Ni perdis liberecon” en la plenumo de Olivier Tzaut. La akompana interreta foto prezentas senjorojn kun tabuletoj
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.