Ludu

La 1218-a E_elsendo el la 05.01.2023 ĉe www.pola-retradio.org:

• Kadre de la retrorigardoj al 2022 ni referencas al la aŭtuna ARKONES, dum kiu ni renkontiĝis kun juna pola esperantisto, el la pandemia generacio 2020, Amadeo. Li dividas impresojn pri sia unua granda E-evento, la vojo al Esperanto kaj al…. la E-elsendoj de la Pola Retradio.
• En la informraporta elsendofragmento ni sciigas pri kresko de robotoj en Pollando kaj respondas, ĉu la alkoholaĵmerkato kreskas. Ni notas la sepultajn solenaĵojn de Benedikto la 16, la papo-emerito – kiu daŭrigis la tradicion de Johano Paŭlo la 2-a, kiu uzis Esperanton en siaj paskaj kaj kristnaskaj bondeziroj. Ni memorigas la mesaĝon de Benedikto la 16-a por Kristnasko 2008. Ni informas pri la morgaŭa Parado de la Tri Reĝoj en Varsovio kaj aliaj urboj.
• En la scienca rubriko ni informas pri nia kolego Tomasz Miller kiel kandidato por sciencpopulariganto 2022; pri noveca korstimulilo el Koreio.
• Muzike aŭdiĝas la kanzono „Afriko ne ‘stas vendenda” el la KD „Afrika Kompilo” de Vinilkosmo. Ni uzas fragmente la kanzonojn „Tri Monarkoj”: kantas Anna Osmakowicz kaj „Ni estas fortaj” de Jonny M.
• La programinformon akompanas foto ligita al la temo robotoj en Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.