Ludu

La 1214-a E_elsendo el la 15.12.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

• En la Tago de la E-libro en nia elsendo aŭdiĝas la 132-a fragmento de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
• Komence ni informas pri kelkaj distingoj, titoloj atribuataj en la E-komunumo lige kun la 15-a de decembro: Laŭro de la Akademio por Sten Johansson; Edmund Grimley Evans – Esperantisto de la Jaro (La Ondo de Esperanto); 12 novaj membroj de Panteono ĉe edukado.net.
• En aktualaĵoj ni informas pri la kampanjo „Lumo de Bet Leĥem” kaj pri vastigita kunlaboro de la pola kun la litova kaj ukraina televidoj.
• La sciencbultena temo traktas la malkovron de nekonataj hispanaj poezitekstoj fare de pola sciencistino.
• La programinformon akompanas foto pri renkontita lastsemajnfine en Bjalistoko junula Ludoviko Zamenhof. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.