Ludu

La 1212-a E_elsendo el la 05.12.2022 ĉe www.pola-retradio.org

– Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto, estas Fábio Fortes el Brazilo, kiun ni renkontis dum la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Tiuj ĉi studoj, sed ankaŭ lia profesia laboro kiel lekcianto pri klasikaj lingvoj kaj esperantista aktivado estas temo de nia interparolo.
– En aktualaĵoj ni informas pri i.a. inflacio en eŭrosfero laŭ Eurostat; pri 100-jariĝo de la pola malplimulto en Germanio; pri nova trajna ligo inter Krakovo, Varsovio kaj Vilno (Litovio); pri Vortaro de la Pola Ortodoksa Terminologio.
– La sciencbultena temo estas dediĉita al interesa materialo konduktanta elektron pli bone ol metalo.
– Fragmente Ĵomart kaj Nataŝa, koncertontaj semajnfine en Bjalitoko, kantas la kanzonon „Kisu min multe…”.
La programinformon akompanas interreta foto de trajno de PKP Intercity, kiu ekde 11.12.22 trafikos el Krakovo, Varsovio al Vilno (Litovio).
– En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.