Ludu

La 1211-a E_elsendo el la 30.11.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de la Bjalistoka E-Societo, Pŝemek Wierzbowski, kun kiu ni interparolas pri la preparoj kaj programo de la proksimiĝantaj 23-aj Zamenhof-Tagoj (09-12.12.2022).
– En la kulturkroniko ni informas pri Wisława Szymborska kiel plia patrono de 2023 en Pollando; pri laŭreatoj de la Pianista Paderewski-konkurso; pri muzika programo por junuloj de la Podlaĥia Operejo; pri landlima Adventa Kalendaro, interesa programo de la landlimaj urboj Słubice en Pollando kaj Frankfurto ĉe Odra-rivero en Germanio.
– Fine ni denove renkontiĝas kun niaj aŭskultantoj en Leterkesto.
Muzike akompanas nin Nikolin’ per fragmento de la kanzono „D-ro Zamenhof”. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta fragmenton de la publika murpentraĵo en Bjalistoko ĉe Zamenhof-strato 26.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.