Ludu

La 1203-a E_elsendo el la 20.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la komenco de la elsendo ni memorigas, ke ĝis la 31-a eblas ankoraŭ kandidatigi librojn por la nunjara konkurseldono „Laŭro de la Akademio 2022”:  https://www.akademio-de-esperanto.org/premioj/lauro_regularo.html?&dosiero=decidoj/lauro.html. Pliaj kulturkronikaj informoj koncernas novan portalon de Bjalistoko dediĉitan al la fondintoj de la urbo, magnata familio Branicki; la 205-jariĝon de la kleriga-patriota orgnizaĵo >Filomatoj< en Wilno; la hindunian laŭreatinon de la 17-a Internacia Trienalo de Arta Teksaĵo en Lodzo. Nia E-komunuma informo koncernas la eblecon ĝis morgaŭ aliĝi al la universitata  E-kurso ĉe la hispana Nacia Distanca Universitato: portal.uned.es. En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon.
Muzike akompanas nin Ĵomart kaj Nataŝa per la kanzono „Adiaŭ, amiko, adiaŭ”. La fama kanzonista paro la plej proksiman sabaton transprenos la kulturpremion de la urbo Aalen. La programinformon akompanas interreta foto prezentanta lumigitan palacon de la urbofondintoj de Bjalistoko, la magnata familio Branicki.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.