Ludu

La 1200-a E_elsendo el la 05.10.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas prof-ino Vera Barandovska-Frank, kun kiu ni interparolas i.a. pri ŝia lekciado dum la septembra Interlingvistika Sesio en Poznano kaj kontribuo al Arkones-programo. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la inaŭguro de la pola-dana gaskondukilo Baltic Pipe; la komenciĝinta nova studenta jaro 2022/23; la 100-jariĝo de la Asocio de poloj en Latvio. La sciencbultena temo traktas esplorojn pri ŝanĝoj en la vira cerbo sub la influo de la patriĝo.
Muzike akompanas nin Mikaelo Bronŝtejn per fragmento de la kanzono „Aŭtuna papilio”. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la sciencbultena temo pri la patriĝo kaj cerboŝanĝoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.