Ludu

La 1198-a E_elsendo el la 25.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

Denove antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kaźmierski kiel la kunorganizinto de la finiĝinta, denove sukcesa – post la pandemia paŭzo – eldono de ARKONES-2022, alivorte Artaj Konfrontoj en Esperanto, okazintaj semajnfine en Poznano. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nova akvovojo inaŭgurita en Pollando, pri establata en Pollando instituto de la pola lingvo, pri la 700-jariĝo de Zielona Góra. Nia scienca temo koncernas pliajn esplorojn pri la la blukolora lumefikado. Fragmente aŭdiĝas la kanzono „Vino” el la KD „Jomo Okcitanas” eldonita de Vinilkosmo. La programinformon ornamas foto pri la 700-jariĝo de Zielona Góra kaj septembra vinfesto en ĉi tiu urbo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.