Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1198-a E_elsendo el la 25.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org:
Denove antaŭ nia mikrofono gastas Tobiasz Kaźmierski kiel la kunorganizinto de la finiĝinta, denove sukcesa – post la pandemia paŭzo – eldono de ARKONES-2022, alivorte Artaj Konfrontoj en Esperanto, okazintaj semajnfine en Poznano. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la nova akvovojo inaŭgurita en Pollando, pri establata en Pollando instituto de la pola lingvo, pri la 700-jariĝo de Zielona Góra. Nia scienca temo koncernas pliajn esplorojn pri la la blukolora lumefikado. Fragmente aŭdiĝas la kanzono „Vino” el la KD „Jomo Okcitanas” eldonita de Vinilkosmo. La programinformon ornamas foto pri la 700-jariĝo de Zielona Góra kaj septembra vinfesto en ĉi tiu urbo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Karaj Barbara kaj Teamo, dankon por la hodiaŭa bunta bukedo da informoj. Precipe ekinteresis min ARKONES, kiun mi ĝis nun neniam povis persone partopreni. Miaj du amikoj partoprenis ĉi-jare kaj ili estas rekte ravitaj. Mi havas impreson, ke ARKONES estas tre vidinda aranĝo kaj estas domaĝe, ke tiom malmultaj esperantistoj partoprenis. Eble future eblus pli reklami ĝin?
Ĉe la fino de la elsendo Vi rimarkis, ke la Pola Radio tri fojojn disponigis siajn ondolongojn por Esperanto elsendoj. Mi rememoriĝis en tiu momento pri jena fakto: En la sepdekaj jaroj oni somere disaŭdigis en la pola unua radio-programo buntan kaj gajan programeron: “Somero kun la radio”. Je la plena horo regule aŭdiĝis novaĵoj en kelkaj lingvoj – germana, angla, rusa… inter kiuj estis ankaŭ Esperanto. Ĉu iu memoras pri tiu ĉi fakto? Korajn salutojn al ĉiuj! – Boguslavo