Ludu

La 1196-a E_elsendo el la 15.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En la hodiaŭa literatura segmento ni prezentas la 129-an fragmenton de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof. La komencaj aktualaĵoj informas pri la omaĝo de la pola parlamento honore al la forpasinta reĝino de Britio, Elizabeta la 2-a; pri la pola kunlaboro kun UNICEF por jura protekto de infanoj; pri la serioza monda problemo de memmortigoj, lige kun la pasinta Internacia Tago kontraŭ Memmortigoj; pri la 1000-jara pola-hungara historio kaj rilata ekspozico en Budapeŝto. La scienca problemo estas dediĉita al interesaj esploroj pri la vivdaŭre „juna” hepato.
Muzike akompanas nin Jadwiga Dzięgielewska per la kanzonfragmento „Ne forlasu min”. La programinformon apudas foto referencanta al la nunjara Internacia Tago por Kontraŭbatali Memmortigojn.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.