Ludu

La 1195-a E_elsendo el la 10.09.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la hodiaŭa elsendo ni memorigas el nia arkivo interparolon, registritan dum UK en Vilno 2005, kun elstara brita esperantistino, verkistino, poetino Marjorie Boulton, kies 5-a mortodatreveno pasis la 30-an de aŭgusto. La komencaj kulturakronikaj informoj notas la novan kolektistan moneron cirkuligitan de la Nacia Banko lige kun la Internacia Numismatikista Kongreso.  Kun ĝi estas ligita interesa ekspozicio en la Reĝa Kastelo prezentanta la donacitan al ĝi Oran Kolekton de André van Bastelaer. La E-komunumaj infomoj koncernas la prokimiĝantan Internacian Tagon de KER-ekzamenoj kaj la Porpacan eventon en Hispanio kun partopreno de Esperantistoj.
La akompana al la programinformo interreta foto prezentas iun el la moneroj en la ora kolekto de A. v. Bastelaer. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.