Ludu

La 1187-a E_elsendo el la 11.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En la ĵaŭda elsendo ni daŭre sondokumente akompanas la 107-an UK-on en Montrealo. Hodiaŭ komence, kiel multaj aliaj ni rapidis por la Esperantologia Konferenco. El ĝi ni prezentas konkludan sonscenon de la prelego de  profesorino Sabine Fiedler pri „Kiel Esperantologio kontribuas / povas kontribui al aliaj fakoj”. Hodiaŭ ni prezentas la 2-a sonraporton de vicprezidanto de UEA, Fernando Maia pri la trapaso de la kongresaj tagoj. En la programo al niaj demandoj respondas per speciala raporteto Bill Mak el Hongkongo ebligante al ni kaj espereble al ĉiuj aŭskultantoj emocie sperti  la kongresan etoson. Kroma sonsceno en la programo rilatas al la prelego en Scienca Kafejo pri „La teoremo de Pitagoro” de François Lo Jacomo, kiu antaŭinvitis por ĝi per aparta videaĵo. Rilate al la vespera arta programo kaj i.a. koncerto de Banĝo Esperanto ni memorigas fragmente la kanzonon “Mi volas danci kun vi”.  La apudanta la programinformon foto de Tamara Anna Koziej el la grupo UK 2022 ĉe Telegramo bildigas scenon pri la publika kunsido de la Akademio de Esperanto.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.