Ludu

La 1184-a E-elsendo el la 08.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En nia laŭvica elsendo ni sondokumente akompanas la 107-an UK-n en Montrealo. Komence ni prezentas sonscenon el la 1-a Komitatkunsido el la 06.08.2022 pri elekto de la nova estraro, kiu enhavas sinprezentojn de la elektitaj en Montrealo estraranoj. Sekvas raporto de LKK-ano Ĵenia Amis pri la dimanĉa Nacia Vespero, kiun akompanas muzikĉerpaĵoj/citaĵoj de unuopaj grupoj el la sonregistraĵoj aperintaj en la Interreto. Fine Camille-Amélie Koziej Lévesque raportetas pri la Junulara Programo de la 107-a UK.
La apudanta la programinformon interreta foto de Katalin Kovats aperinta en fb prezentas artiston de la grupo Bizonaj Ĉapelo-Kantistoj.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.