Ludu

La 1183-a E_elsendo el la 06.08.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

En nia laŭvica elsendo ni sondokumente akompanas al la 107-a UK en Montrealo. Antaŭmikrofone ni gastigas la prezidanton de UEA, Duncan Charters kun kiu ni interparolas pri la estrarelekto, lia rekandidatiĝo por la posteno de la prezidanto, pri ŝanĝoj okazintaj en UEA, Komitatkunsidoj kaj lia persona kontribuo al la kongresa programo kadre de la marda „Tago de Lernado”.
– La apudanta la programinformon interreta foto prezentas  foton de la 1-a paĝo de la hodiaŭa numero de la kongresa bulteno „Kongresa Sciulo”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.