Ludu

La 1181-a E_elsendo el la 30.07.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la felietono pri koninda polo ni proksimigas la silueton de unu el la plej gravaj polaj fizikistoj, Mieczysław Wolfke en la 75-a datreveno de lia morto, kio por la pola fizikista medio estis la okazo lanĉi la 2022-an kiel la Jaron al li dediĉitan.
Komencaj kulturrilataj informoj rilatas al la nova Pola Muzeo en la svisa Rapperswil; pri la varsovia Festivalo de Religia Muziko kaj ĝia distingito per „Arĝenta Ŝalmo”; pri aŭtuna ekspozicio en Poznano pri Koloroj en Grafiko baze de la kreado de francaj grafikistoj.
En E-komunuma segmento ni referencas al la mesaĝo de UEA lige kun la hodiaŭa Internacia Tago de Amikeco kaj informas pri la 6-a eldono de la Tradukista Konkuro de la Kroata E-Unuiĝo al kiu patronecas Lucija Borčić. Muzike ni retrorigardas al la MondaFest’ 2020 kaj la tiama koncerto de Manno Montanna memorigante la kanzonon „Dio mi petas vin…..”. La akompana al la programinformo interreta foto bildigas la patronon de la varsovia Festivalo de la Religia Muziko, kiu estas „Orgeno de la Arkikatedralo”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.