Ludu

La 1180-a E_elsendo el la 25.07.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ ni invitas por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun d-rino Katalin Kováts en kiu ni traktas KER-ekzamenojn. La anatŭnelonge pasintan retan KER-ekzamensesion, la proksimiĝantajn KER-ekzamenojn dum la Montreala UK, inkluzive de la nivelo C1; KER-ekzamenan kunlaboron kun Akademio de Esperanto.
– La komencaj aktualaĵoj koncernas statistikajn donitaĵojn pri la labordaŭro de la uniaj civitanoj, la kunlaboron de la Katolika Lublina Universitato rilate la mediciajn studojn kun la eksterlandaj  studcentroj; emon de poloj rezigni pri la feriado kaj kaŭzojn de tio.
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri la laboro de polaj sciencistoj pri nanomagneto kun apartaj proprecoj.
– Muzike ni aŭdas pri la daŭranta en nia hemisfero Somero en la kanzono kantita de Mélanie Prin por la muziko de G. Drigon, por la vortoj de L. Tomezzoli.
– La apudanta la programinformon interreta foto rilatas al la belega, varmega somero reganta i.a. en Pollando. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.