Ludu

La 1179-a E_elsendo el la 20.07.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En la serio de sondokumentoj ligitaj kun la 100-jariĝo de Esperanto-Radiofonio ni memorigas interparolon el 2005 kun Flo Martorell kaj Rikardo pri E-elsendoj en Tuluzo.
En la nunsemajna kulturkroniko ni informas pri nova aspekto de la Reĝa Trezorejo en Wawel-kastelo en Krakovo; pri ekspozicio de porcelanaĵoj en la varsovia Reĝa Kastelo kun ornamaĵoj ligantaj al pejzaĝoj de elstaraj artistoj i.a. Bellotto; Pri novaĵoj el la Podlaĥia Libraro en Bjalistoko, i.a. aĉeto de unu el la unuaj ekzempleroj de „S-ro Tadeo” de Adam Mickiewicz.
En E-komunuma segmento ni informas pri la nunjara Esperantologia Konferenco kaj jubilea CED-kunsido; pri reta Kongresa Libro de Montrealo konsultebla ankaŭ de personoj ne partoprenontaj la 107-an UK-on.
Muzike ni memorigas fragmente la kanzonojn de Armel Amiot „Nova Ĝojo” kaj „Vizitu Okcitanion”, kiun kantas JoMo el la albumoj eldonitaj de Vinilkosmo. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la ĵus aĉetitan valoregan ekzempleron de „S-ro Tadeo” de Adam Mickiewicz fare de la Podlaĥia Libraro.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.