Ludu

La 1178-a E_elsendo el la 15.07.2022 ĉe www.pola-retradio.org:

– Hodiaŭ ni proponas per la 127-a fragmento konatiĝi kun pliaj sortoj de la herooj de la romano „Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof.
– La komencaj aktualaĵoj informas pri la Tago de la Nacia Memoro dediĉita al poloj elmurditaj dum la tn. Wołyń-krimo; pri Eŭropa Investa Plano kaj ĝia helpo por landoj akceptantaj ukrainajn rifuĝintojn; pri la plej rapida unumotora jeto en la mondo devenanta el Pollando.
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri komenciĝinta la 1-a Observa Ciklo kade de kiu sciencistoj el la tuta mondo povas utiligi la kosmoteleskopon Webb kaj pri polaj Kongresoj ligitaj kun la Kopernik-jubileo en 2023.
– La apudanta la programinformon interreta foto bildigas la unuan foton peritan de Webb-teleskopo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.