Ludu

La 1175-a E_elsendo el la 30.06.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ nia arkiva felietono pri Koninda Pollando proksimigas historion kaj ĉarmojn de la urbo Kamień Pomorski situanta ĉe la Balta Maro, kies nomo en Esperanto „Pomeria Ŝtono” ligiĝas kun loka legendo.
La kulturkroniko enhavas informojn pri Scienca Konferenco de Muzeologoj „Enpensiĝo pri la pasinteco kaj estonteco de la muzeoj”; Pri la pola festivalo Corso Polonia en Romo;
En E-komunuma segmento ni informas pri kreiĝinta Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj kiun gvidas Francis M. Hult kaj Humphrey Tonkin, reprezentantoj de Universala Esperanto-Asocio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.
Muzike akompanas nin Meri Tiratsuyan per la kanzono „Nia Jarcento”. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas la urbon Kamień Pomorski, pri kiu ni hodiaŭ felietonas.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.