Ludu

La 1172-a E_elsendo el la 15.06.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Ĝi enhavas gesinjoroj:
– La 126-an fragmenton de la romano „Qvo Vadis” de Henryk Sienkiewicz en la E-traduko de Lidia Zamenhof;
– En la komencaj aktualaĵoj ni ligas al oficiala eldiro pri tio, kiam Pollando akceptos la komunan valuton, eŭro kaj pri la opinisondado koncerne la starpunkton de poloj pri la komuna valuto; ni informas pri la lasta raporto de UNHCR pri la nombro de migrantoj en la monda skalo kaj kompletigas ĝin fragmente per la ĉi-rilata GK de UEA;
– La sciencan temon ni dediĉas al sukcesaj laboroj de polaj sciencistoj, kiel el la kemia rubo eblas produkti medikamentojn;
– Hodiaŭ muzike akompanas nin Hirosi Nobukuni per sia originala kanto en Esperanto „La ekiro de l’ cignar’”. La akompana interreta foto prezentas rifuĝintojn en la varsovia Centra Stacidomo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.