Ludu

La 1171-a E_elsendo el la 10.06.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni prezentas etan raporton kun du sondokumentoj pri la okazintaj lastsemajnfine 33-aj Krakovaj E-Tagoj. Antaŭ nia mikrofono gastas Kinga Gierula-Mirocha, kiu ligas al sia prelego pri  graveco de aloo en nia sancela vivo kaj Piotr Karcz, unu el studentoj de interlingvistikaj studoj en Poznano, por kiu tamen la Tagoj estis la unua iom granda e-ista evento.
La komencaj kulturkronikaj aktualaĵoj informas pri laŭvicaj polaj kulturagantoj distingitaj per la franca Ordeno de Arto kaj Literaturo; pri la laŭreatoj de la maja Pupteatra Festivalo en Bielsko-Biała; pri la nunjara finalo de la folklora konkurso en la loko Zalipie „Pentrita Ĥato”.
– En la E-komunuma segmento ni memorigas la informon pri la daŭranta varbado por la dujaraj interlingvistikaj magistrigaj studoj en Poznano por kiuj invitas prof. Ilona Koutny; ni informas pri la nunjara Azi-Oceania Kongreso okazonta en Busan, Koreio.
Muzike akompanas nin Lorenzo Tomezzoli, kiu propravoĉe surbendigis sian kanton „Sŭap, sŭap”. La akompana al la programinformo interreta foto prezentas folkloran „pentritan ĥaton” el Zalipie, en kiu okazas nun ĉiujara konkurso.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.