Ĉu multaj scias, ke Esperanto influis plurajn lingvoreformistojn ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en aliaj regionoj de la mondo?
En la 19-a jarcento la azerbajĝana lingvo eniris la periodon de rapida evoluo. En Baku kaj en aliaj urboj de la norda Azerbajĝano aperis multaj gazetoj, estis verkata kaj eldonata la belarta literaturo, sciencaj libroj, lernolibroj kaj tradukoj el la lingvoj rusa, angla kaj franca. Poetoj kreis literaturajn perlojn en ambaŭ stiloj – la klasika orienta, kun petrigitaj, rigidiĝintaj formoj de la mezepoka islama poezio. Kaj la pli nova, antaŭe nekonata – okcidenta, eŭropa, donanta pli da libereco en temelekto kaj formoj. Kvankam la lingvo de la politika vivo estis la rusa, ĉar la norda parto de Azerbajĝano post la traktato de Turkmenĉajo en 1828 restis en la limoj de la rusa imperio, sed en ĉiuj aliaj sferoj la azerbajĝana havis en la loka socio gvidan rolon. Oni tamen agnoskis, ke ĝi bezonas senprokraste reformon. La manko de skribreguloj igis la legadon ege malfacila.
Tiam la azerbajĝana lingvo estis skribata per arabaj literoj, sed dumaniere. La pruntvortoj el la araba kaj el la persa estis skribataj tiel, kiel en la fontlingvo, eĉ se la prononco malsamis. Necesas rimarkigi, ke en la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj la arabaj kaj persaj pruntvortoj konsistigis ĝis 65 procentoj la azerbajĝanan vortprovizon. Ĉiuj aliaj vortoj estis skribataj laŭ la propra lingvosenta bontrovo de la skribanta persono. Tio fariĝis tre grava problemo, ĉar la araba, persa kaj azerbajĝana lingvoj apartenas al tri diversaj lingvaroj t.e. lingvofamilioj, kun malsamaj gramatikoj, sonsistemoj kaj vortkonstruo. Por la literumo gravas, ke la araba kaj la persa havas nur tri vokalojn, kaj ilia daŭro, longo havas signifodiversigan rolon; en la azerbajĝana ekzistas almenaŭ naŭ vokaloj, ĉiuj kun la sama daŭro, sed apartigitaj en du grupoj: antaŭaj kaj malantaŭaj. Kontraŭe, la araba havas multajn konsonantojn, kiuj ne ekzistas en la azerbajĝana, inkluzive la uvulajn kaj emfatikajn. Sekve, uzante la araban alfabeton por skribi la azerbajĝanan lingvon, al la skribanto mankis almenaŭ ses literoj por vokaloj dum troabundis signoj por neuzeblaj konsonantoj.
Azerbajĝanaj intelektuloj klopodis solvi ĉi-tiun problemon, inter ili estis Mamed-aĝa Ŝahtahtinskij. Li diplomiĝis en la Lajpciga Universitato, rapide fariĝis fama rusa kaj azerbajĝana ĵurnalisto, pedagogo, lingvisto kaj politika aktivulo apartentanta al la Franca Orienta Scienca Societo, Internacia Fonetika Societo kaj estis ankaŭ membro de la Dua Rusa Parlamento. Lia unua projekto de la alfabetoŝanĝoj postulis reformon de la araba alfabeto, kio trovis nek la socian nek la sciencan aprobon. Sian duan projekton li apogis sur la latina alfabeto de Esperanto kaj eklaboris pri tio en 1921, perfektiginte la detalojn dum unu jaro. Li prezentis sian projekton en la Azerbajĝana Scienca Akademio en 1922, tuj post la falo de la Azerbejĝana Demokratia Republiko kaj transpreno de la regado fare de bolŝevistoj. La scienca komunumo taksis lian reformon, kiel tro aŭdacan. Ŝahtahtinskij volis krei unu literumsistemon por kvar lingvoj: la araba, persa, azerbajĝana kaj turka. Lia projekto apogis sin sur tre raciaj principoj. Ĉiu litero signifis nur unu fonemon kaj ĉiu fonemo estis skribita nur per unu litero. Iom strange, li postulis enskribi ĉiujn vokalojn kun ciferoj, kaj transprenis ĉiujn ĉapelitajn literojn de Esperanto, kio tre kongruis kun la azerbajĝana konsonantsistemo. Por la araba li devis krei novajn literojn kaj la suma signonombro atingis 48, sed la E-lingva bazo estis sufiĉa por servi al la azerbejĝana literumado.
La projekto estis severe kritikita kaj atakita kiel neuzebla aŭ stranga, plejmulte pro la uzo de ciferoj. En 1929 sovetia registaro faris politike motivitan reformon de la alfabeto enkondukante latinajn literojn, kun kelkaj ege nekutimaj signoj, eĉ pli strangaj ol vokalaj ciferoj de Ŝahtahtinskij. Tio ne daŭris longe kaj en 1938 la sekva reformo forigis la latinan alfabeton kaj anstataŭigis ĝin per cirilaj literoj. Ekde la 1991 jaro la latina alfabeto ree servas al la bezonoj de la azerbajĝana lingvo, sed ĉi-foje la bazo por krei ĝin estis la turka alfabeto pro la proksimeco de ambaŭ lingvoj.
El la elsendo 05.05.2022. Legis Barbara kaj Maciek – 06′ 05”