Ludu

La 1165-a E_elsendo el la 10.05.2022 ĉe www.pola-retradio.org

– Hodiaŭ en nia felietono pri koninda Pollando ni prezentas la urbon en la nord-orienta Pollando Tykocin, al esperantistoj konata ankaŭ kiel naskiĝurbo de Marek Zamenhof la patro de la lingvokreinto.
– Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al – interesa ekspozicio prezentanta polan pentroarton el la limo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj en Munkeno; Nova muralo, murpentraĵo omaĝanta la polan sciencistinon, Maria Skłodowska-Curie, kiu kreiĝis en Bruselo; pri baldaŭ prezentotaj en Wawel-kastelo verkoj de Gian Giacomo Caraglia.
– En la E-komunuma segmento ni informas pri la stipendikonkurso de ESF Marjorie Boulton 2022. Paŭlo Moĵajev kantas fragmente la kanzonon „Adiaŭ, adiaŭ” en sia KD „Pluke traduke”. La akompana la programinformon foto prezentas iun el multaj eblaj fotoalrigardoj al la vizitinda Tykocin.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.