Ludu

La 1162-a E_elsendo el la 25.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi trovas, gesinjoroj i.a.:
– Interparolon kun Maciej Jaskot pri lia helpo kaj helpo de liaj kolegoj el Eŭropa Kolegio portata al la ukrainaj rifuĝintoj en Pollando;
– En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri finitaj laboroj ĉe la grava strategie kanalo tra la Vistula Terlango; pri jubileo de la polaj-azerbejĝanaj rilatoj; pri distingo de la pola pavilono ĉe Expo 2020 per la titolo Best Large Pavilion; ni informas ankaŭ pri pliaj helpopaŝoj de Pollando por ukrainaj rifuĝintoj;
– En la sciencbultena rubriko ni informas pri akirita kontraŭdolora veneno el marlimako Conus rolani.
Per la varsovia folklora kanzono de Varsovia Politekniko por la E-teksto de Andrzej Pettyn ni memorigas la 1-an mortodatrevenon de nia kolego. La programinforma interreta foto prezentas la Vistulan Terlangon. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.