Ludu

La 1161-a E_elsendo el la 20.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo ni memorigas arkivan felietonon pri la urbo Dęblin en la ciklo Koninda Pollando.
– Komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al: kristana mozaiko malkovrita en prizono en la israela Megiddo; turneo de Kieva Simfonia Orkestro tra Pollando kaj okcidenta Eŭropo;
– En la E-komunuma segmento ni sciigas pri poliglotaj renkontiĝoj sponsorataj de UEA; pri la nunjara ILEI-kongreso; pri planoj inaŭguri en la nuna akademia jaro magistrigajn dujarajn surlokajn studojn en Poznano.
Muzike akompanas nin Joel Muhire el Demokratia Respubliko Kongo per sia kanzono „Milito aĉas”. Ni memorigas la kanton „Aŭtobusoj plorantaj per pluvo”, kiun kantas Jadwiga Dzięgielewska. La akompana al la progaminformo interreta foto montras nepritakseble valoran mozaikon el israela Megiddo atestantan pri la ekzistinta tie frua kristana komunumo.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.