Ludu

La 1157-a E_elsendo el la 01.04.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj komence kulturkronikon:
– Pola Filmfestivalo en Londono: https://kinoteka.org.uk/; Ekspozicio dediĉita al Gaudí en Poznano kun rilataj al li 150 eksponaĵoj;
– Nia felietono estas dediĉita al unu el la plej renomaj polaj sciencistoj de la Mezepoko, Erazm Witelon. El liaj verkoj, kiel pri optiko kaj perspektivo ĉerpis i.a. Nikolao Kopernik, Leonardo da Vinci, Johannes Kepler;
– Nia antaŭmikrofona gasto estas Tobiasz Kaźmierski, kun kiu ni parolas pri milito en Ukrainio, aparte pri lia engaĝiĝo ĉi-rilata i.a. kiel stiristo de ambulanco en nederlanda helpkonvojo kaj aventuro, en kiu senavaran helpon donis esperantistoj el Herzberg.
Muzike ni prezentas fragmente la kanzonon „Fluas la vivo” de la belga bando René Binamé el „ESPERANTO SUBGRUNDE 2” de Vinilkosmo.
La akompana ĉe progaminformo interreta foto bildigas la heroon de nia felietono en miniaturaĵo el la 13-jarcenta manuskripto.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003.
La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso:https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.