Ludu

La 1153-a E_elsendo el la 19.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj pri:
– pli ol 2 milionoj da ukrainaj militrifuĝontoj en Pollando; pri Japanio kiu ankaŭ komencis akcepti la ukrainajn rifuĝintojn;
– En kulturkroniko ni informas pri: la baldaŭa sepulto de la renoma pola komponisto, Krzysztof Penderecki en la Nacia Panteono;  pri la pola ekspozicio „Kompreni la Universon” dum Expo 2021 en Dubajo;
– Nia arkivaĵo ligita kun 100-jariĝo de E-Radio enhavas interparolojn de Andrzej Pettyn el 1995 kun redaktorinoj de la E–elsendoj de Havano, Kubo kaj de Budapeŝto, Hungario;
– En la fina Leterkesto ni i.a.  superrigardas la redakciajn enketrezultojn.
La programinformon akompanas la interreta foto prezentanta Nikolaon (Mikołaj) Kopernik, unu el la herooj de la ekspozicio en Dubajo „Kompreni la Universon”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.