Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1153-a E_elsendo el la 19.03.2022 ĉe www.pola-retradio.org
En ĝia enhavo vi aŭdas, gesinjoroj pri:
– pli ol 2 milionoj da ukrainaj militrifuĝontoj en Pollando; pri Japanio kiu ankaŭ komencis akcepti la ukrainajn rifuĝintojn;
– En kulturkroniko ni informas pri: la baldaŭa sepulto de la renoma pola komponisto, Krzysztof Penderecki en la Nacia Panteono; pri la pola ekspozicio „Kompreni la Universon” dum Expo 2021 en Dubajo;
– Nia arkivaĵo ligita kun 100-jariĝo de E-Radio enhavas interparolojn de Andrzej Pettyn el 1995 kun redaktorinoj de la E–elsendoj de Havano, Kubo kaj de Budapeŝto, Hungario;
– En la fina Leterkesto ni i.a. superrigardas la redakciajn enketrezultojn.
La programinformon akompanas la interreta foto prezentanta Nikolaon (Mikołaj) Kopernik, unu el la herooj de la ekspozicio en Dubajo „Kompreni la Universon”. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Al mi tre plachas la intervjuoj! Ili multon instruas !
Karaj Redakcianoj, viaj arkivaĵoj estas vera trezoro, mi tre ŝatas aŭskulti la malnovajn interparolojn, tre karajn al mia koro. Ili rememorigis al mi hodiaŭ, ke mi renkontis Marica persone antaŭ 15 jaroj en Havano kaj ni havis belajn interparolojn, ankaŭ mallongan intervjuon por la radio.
Kompare kun 1995 la situacio ŝanĝiĝis grandskale, unue dank’ al satelitoj – alparolitaj de Andreo – kaj poste dank’ al interreto – ni havas nun konstante bonegan sonkvaliton kaj abundan elekton de novaĵoj en Esperanto. Tre bone kaj feliĉe al nia movado estas, ke Pola (Ret)Radio daŭre donacas al ni siajn altkvalitajn kaj interesajn programojn.
<3. Elkorajn dankojn kaj salutojn al Vi kaj Pacon por ĉiuj. <3.