Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1145-a E_elsendo el la 18.02.2022 ĉe www.pola-retradio.org
En nia nunsemajna felietono ni proksimigas la religian komunumon kreiĝintan en Pollando, mariavitojn. Komence en la kulturkroniko ni informas pri pola gastdirektistino en Barcelona Simfonia Orkestro; pri 4 mil objektoj jam bitigitaj en la Centro de Edukado kaj Muzulmana Kulturo de Polaj Tataroj; pri interesa ekspozicio en Gdansko proksimiganta la historion de vitkulturado kaj vinproduktado en la historia Nubio. E-rilataj informoj koncernas la decidon de UEA-komitato vendi la CO-domon en Roterdamo kaj inviton de kontribuantoj al la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo dum la 107-a UK en Montrealo. Hodiaŭ ni prezentas fragmente la kanzonon de Kajto „Bela rev’” kaj kiel kantatan poeziaĵon ni prezentas en la fino la poeziaĵon de Julio Baghy „Ne plu militon” por la muziko de Hiroshi Nobukuni, kiun kantas KAWAMOTO Hiromi. La interreta foto apudanta la programinformon rilatas al la mariavita centro en Felicjanów. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Tre interesa artikolo pri Mariavitoj. Tamen mi ŝatus aldoni ion pri la agado de mariavitoj rilate al Esperanto, ĉar tiu ĉi movado estis sufiĉe forta.
Mi loĝas proksime al Lublin, do mi devas mencii pri unu el la pioniroj de Esperanto en ĉi tiu urbo. Li estis Adam Furmanik, kiu, kiel lernanto de gimnazio, eklernis Esperanton jam en 1888. Poste, kiel kleriko de la Malnovkatolika Mariavita Eklezio, li vigle propagandis Esperanton inter la mariavita pastraro.
Adam Furmanik, kiel la vikario de la romkatolika paroĥejo de la Naskiĝo de St. Johano Baptisto en Leszno apud Varsovio, en 1906, kune kun kelkmilo da kredantoj, decidis iri al la Mariavita Eklezio. La mariavitoj devis forlasi la ekzistantan preĝejon kaj starigi kapelon en la vilaĝo Grądy (hodiaŭ parto de Leszno), kaj la unua parokestro estis Adam Furmanik. Poste la mariavitoj el Leszno konstruis propran preĝejon. En 1909, la paroĥo havis pli ol mil mariavitoj. En 1920 en la mariavita paroĥo en Leszno okazis kongreso de esperantistoj, prezidata de Feliks Zamenhof – la frato de la kreinto de la lingvo Esperanto. La dokumento, kiu montras la interesskalon de la mariavita pastraro pri Esperanto estas Adreslibro de Polaj Esperantistoj de Jan Zawada el 1931, en kiu oni povas vidi multajn esperantistojn – mariavitojn. La frato Adam Maria Bazyli Furmanik, kiu estis membro de la Universala Esperanta Asocio kaj ankaŭ delegito en sia regiono, havis grandan influon al popularigo de la lingvo Esperanto inter la mariavita pastraro. En sia paroĥo en Leszno li organizis rondon de Pola Esperanto-Asocio. La mariavitoj trovis en la ideo de Zamenhof multajn elementojn de sia propra socia programo. Li estis vidita kiel la vojo al universala paco kaj frateco. En 1931 estis fondita Mariavita Esperantista Ligo – MEL. En oktobro 1931 aperis en Płock la unua numero de la dulingva, pola-esperanta revuo Rekonte Al La Suno. La intenco de la mariavita pastraro estis enkonduki Esperanton kiel la dua, apud la nacia, lingvo konata de ĉiu kredanto. Instruado de Esperanto koncentriĝis precipe al junuloj. Esperanto estis instruata en mariavitaj lernejoj, en la klasoj 4-7. En 1929 en Leszno estis fondita la organizo Juna Esperantisto Mariavito kaj en Płock – Mariavita Junularo. La Esperanto-kurso estis ankaŭ en la ĉiumonata revuo Templaro. Bedaŭrinde post la dua mondmilito la mariavita esperanto-movado nur iomete reviviĝis. Nur kelkaj pastroj revenis al tiu ĉi ideo. Inter ili estis la frato pastro Adam Furmanik, kiu dum la Universala Esperanto-Kongreso en 1946 en Varsovio, oficiale bonvenigis ĉiujn partoprenantojn nome de la Mariavianoj. La frato Adam Bazyli Furmanik estis aktiva esperantisto ĝis sia morto, li mortis en 1959 en la aĝo de 88 jaroj.
Unu el la plej aktivaj esperantistoj de la mariavita movado en la postmilita periodo estis pastro frato Wawrzyniec Rostworowski. Li kunlaboris pri traduko al Esperanto de teksto de la Sankta Meso, kiu estis celebrita dum la 44-a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio en 1959. La frato Wawrzyniec Rostworowski estis membro de Pola Esperanta Asocio kaj ankaŭ de Universala Esperanta Asocio. Kiam en 1964 en Pola Esperanto Asocio aperis la ebleco de dumviva membreco, la frato Wawrzyniec Rostworowski uzis tion kaj fariĝis dumviva membro de PEA kun la membrokarto numero 4.
Ĉu vi pretas? Jen la demandoj:
1. En kiu urbo Marta Garwolinska gastdirektas simfonian orkestron? a) Bratislavo, b) Barcelono, c) Bjalistoko
2. Kio troviĝas en Pola vilaĝo Kruszyniany (legu Kruŝinjani): a) Kultura Turka Centro, b) Kultura Tatara Centro, c) Muzulmana Kultura kaj Eduka Centro
3. Kio estas Nubio? a) nuba regiono de Britio, b) hodiaŭa Sudano, c) Ora Lando
4. Kion imitas Mariavitoj? a) Vivon de Maria, b) Vivon de la Papo, c) Vivon de Patrino Teresa
5) Kiu estos la nova adreso de UEA en Rotterdamo? a) Grote Markt 430, b) Oude Binnenweg 176, c) Nieuwe Binnenweg 430