Ludu

La 1137-a E_elsendo el la 21.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

Nian nunsemajnan felietonon ni dediĉas al koninda polo, prof. Bogusław Andrzejewski, i.a. la patro de la somalia alfabeto kaj ortografio. Lia 100-a naskiĝdatreveno pasos la 1-an de februaro 2022. Hodiaŭ ni krome donas la atenton al lingvoj mortantaj, al kiuj apartenas la aleŭta. La komencaj kulturkronikaj informoj rilatas al granda interesiĝo pri la nunjara Internacia Violonista Konkurso de Henryk Wieniawski kaj pri grava premio por la pola kontraŭtenorulo Jakub Józef Orliński. Fine ni referencas al la mesaĝo de UEA direktita al UNo kaj Unesko lige kun Internacia Tago de Edukado. Hodiaŭ muzike akompanas al ni Armel Amiot per la fragmento de la kanzono „Ĉio estas amo” eltiraĵo de la projekto “Banĝo Esperanto/Banjo Esperanto”. La programakompana interreta foto prezentas la kovrilpaĝon de la antologio de somalia poezio, kiun tradukis en la anglan la heroo de nia felietono kune kun sia edzino Sheila. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.