Ludu

La 1136-a E_elsendo el la 18.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En nia hodiaŭa elsendo en la ciklo „Protekti kontraŭ la forgeso” aŭdiĝas arkiva interparolo de Andrzej Pettyn kun la mortinta antaŭ 10 jaroj pola aktorino, Jadwiga Gibczyńska reveninta post kelka paŭzo al la aktorado en E-medio. En la komencaj aktualaĵoj ni informas pri la raporto de Oxfam antaŭ la Ekonomia Forumo en Davos; pri la kampanjo „Konoj ne havas sekson”; pri senĉese pozitiva rilato de poloj al sia laboro. La sciencbultena temo estas dedeĉita al novaj malkovroj pri la evoluo de skribo. Kun tiu ĉi temo ligiĝas la interreta foto akompananta la programinformon. Muzike ni memorigas  fragmenton de la kanzono „Ĉu al paca cel’” de PERSONE el la KD 62 Minutoj eldonita de Vinilkosmo. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.