Ludu

La 1132-a E_elsendo el la 04.01.2022 ĉe www.pola-retradio.org

En nia unua elsendo de la Nova Jaro per aparta felietono ni referencas al la komenciĝanta 2022, kiel Jubilea Jaro de la Esperanta Radio, E-Radiofonio. Antaŭ 100 jaroj en 1922 aŭdiĝis la unuj E-radioelsendoj, kiuj ekigis gravegan paroligan rolon por miloj da esperantistoj tra la mondo, kiu misio ne ĉesis. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la prezidanteco de Pollando en Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, al brazila leĝo malpermesanta orminadon en la regiono de la t.n. pluvarbaroj, pri proksimiĝanta Epifania Parado i.a. en Varsovio, al Tarnów, laŭ CNN unu el la plej belaj inter mezkonataj urboj. Nia scienca temo estas dediĉita al NASA-esploroj pri tio, kiel ni reagus je konstato pri ekzisto de ekstertera vivo kun partopreno de reprezentantoj de grandaj religioj. Muzike ni memorigis la kanzonon pri „Novjara nokto” de Bronstein/Asorti. La programinformon akompanas foto pri radioaparatoj el la jaroj 1925-1929. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.