Ĉiu scias kiom malfacila kaj peza estas la minista laboro kvankam dum jarcentoj, dank’ al teknikaj inventaĵoj kaj modernaj teknologiaj solvoj ĝi multe ŝanĝiĝis, iĝis pli facila. Sed daŭre ligiĝas kun ĝi multaj minacoj, inkluzive de mortminaco. Iam ministoj dum tutaj tagoj ŝvite forhakadis per pioĉoj la karbbulojn de la karboriĉaj tavoloj, sekve ŝargadis per karbobuloj vagonetojn por fine per la forto de siaj muskoloj puŝi ilin sur la tersurfacon. Okazis ofte, ke la tro abunde forhakita karbo priŝutis la minstojn, okazis, ke neatendite estingiĝis lumo kaj ministoj perdiĝis en la labirinto de malnovaj koridoroj. Pri la sorto de ministoj protekte gardostaras s-ta Barbara, pri la minista sorto en la polaj karbominejoj zorgas ankaŭ Skarbek, ilia bona spirito. Eblas renkonti lin ĉie sub la formo de maljuna minista majstro kun eta pioĉo en unu mano kaj kandellanterno en la alia. Li kutimas aperi avertante ministojn pri minacoj kaj rapidante kun helpo. Tamen nur homoj honestaj kaj laboremaj povis kalkuli je lia favoro. Iun fojon la ĉefan ministan skipestron kolegoj de antaŭnelonge pereinta ministo petis, ke li akceptu al laboro lian flio, ĉar la vidviĝinta patrino restis sola kun multaj etaj infanoj. La skipestro ne volis asertante, ke la junulo ne eltenos ĉi tiun pezan laboron. Finfine pro la insistado li konsentis, sed kondiĉe ke la knabo laboros same peze, kiel pli aĝaj kaj spertaj ministoj. Se junulo eltenos unu tian semajnon, li ricevos la laboron. Bedaŭrine jam dum la unua labortago sub la tero Karlik, ĉar tiel nomiĝis la knabo komprenis, ke li ne sukcesos. Li jam estis direktiĝanta al la minista skipestro por komuniki pri sia rezigno, sed subite aŭdiĝis malantaŭ li la voĉo – „knabo kion dirus via paĉjo?” Karlin retrorigardis kaj mirigite ekvidis maljunan sidantan ministon, kiu mordetis panpecon tenatan enmane. Kiam knabo kun elreviĝo en la voĉo konfesis, ke li ne havas forton por tiom peza laboro, la majuna ministo diris: „Ĉar malbone vi alfrontis la laboron! Mi montros al vi kiel oni devas teni kaj labori per pioĉo. Mi montros al vi kaj vi sidiĝu kaj gustumu mian panon”. Kaj tiel okazis. La olda ministo montris kiel oni uzas la pioĉon kaj la knabo gustuminte la panpeceton eksentis, kiel plenigas lin la freŝa forto. Dum la tuta tago li peze laboris svingante la pioĉon. Sed kiam venis momento puŝi la karboŝargitan vagoneton supren denove li komprenis sian malkapablon kaj neceson diri tion honeste al la skipestro. Sed denove lian vojon baris la olda ministo ripetinte la demandon „kion dirus via paĉjo?”. La knabo rezignacieme mallevis la kapon. „Mi helpos vin, denove proponis la oldulo, sed vi devos dividi kun mi la pagon pro tiu ĉi parto de mia laboro”. La knabo dankeme kaj ridetante akceptis la proponon. Dum ses tagoj la maljuna ministo akompanis la knabon regalante lin per pano, kaj kiam Karlik bezonis etan ripozmomenton la oldulo mem pioĉis la karbomuron por fine kune puŝi vagoneton kun karbo sur la tersurfacon. Fine venis momento por ricevi la pagon. Mirigita skipestro ne nur pagis pro la honeste farita laboro, sed krome proponis al Karlik dungon laŭ pli bonaj kondiĉoj. La knabo kontenta jam komencis ŝpini planojn pri donaco al la panjo, sed unue li reiris al la loko, kie la lastan fojon li laboris kune kun olda ministo. Tiu ĉi estis tie mordante sian panpecon, sed… la monon ne akceptis. „Ne estas al mi bezona via mono, junulo”, li diris. „Konservu la tuton, kaj en la koro plugardu honestecon, dank’ al kiu vi ne klopodis min trompi. Kaj jen donaco por vi. Ĉiu panpeco, kiun vi manĝos donos al vi necesan laborforton, dank’ al kio vi vivtenos vin mem kaj la panjon. Sed nur ĝis tiam, ĝis kiam vi restos honesta. Se nur iun fojon vi trompos vin kaj ne kompensos pro malbona ago la forto forlasos vin, kiel aliajn ministojn”. Dirinte tion ĉi la oldulo mistere malaperis tra la karbomuro kaj la surprizita Karlik komprenis, ke la maljuna ministo akompaninta lin dum ses tagoj estis neniu alia ol Skarbek la bona spirito de la minejo.
El la elsendo 03.12.2021. Legas Barbara – 6′ 32″