Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
La 1125-a E_elsendo el la 10.12.2021 ĉe www.pola-retradio.org
Komence ni proponas kulturtemajn informojn. Ili koncernas polajn sciencajn kaj kulturajn instituciojn en Italio kaj honorofican doktortitolon por la fama kataluna muzikisto Jordi Savall atribuitan de Silezia Universitato. Reference al la hodiaŭ pasanta datreveno de la proklamo de la deklaracio de la Homaj Rajtoj ni referencas al la GK de UEA kun speciala mesaĝo al UN. Enkondukajn artikolojn al la Deklaracio en Esperanto kantas Päivi Paunu. En la fino ni proponas leterkestan renkontiĝon. La programinformon akompanas interreta foto rilatanta al la datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, proklamita de UNo.En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla en jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.
Samdate okazis alia politike grava datreveno: 1954: Ĝenerala konferenco de Unesko akceptis rezolucion de Montevideo pri Esperanto – sekve de kelkjara kampanjo de Ivo Lapenna
Kaj nun venis la tempo por la Kvizo pri la programenhavo:
1. Kiom da jaro funkcias la Universitato en Padovo? a) 100, b) 800, c) 500
eo.wikipedia.org/wiki/Universitato_de_Padovo
2. Kie loĝas Jordi Savall? a) Katalunio, b) Andoro, c) Baskio
3. En kiu jaro okazis la proklamo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj? a) 1848, b) 1918, c) 1948
eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaracio_de_Homaj_Rajtoj
4. Kiam Hektor Hodler fondis la UEA? a) 1887, b) 1908, c) 1947
Tre interesa estas la kanto de homaj rajtoj 🙂
Mi volas danki al Pola RetRadio pro informo de la eldono de libro Solaris. Okaze de la Zamenhofa Tago kaj Kristnasko mi mendis ĝin kaj “Babiladonjn de Bonhumora Zamenhofano”.
Ni memoru, ke ni ne estas izolitaj sur la Tero. Homoj detruas Naturon kaj murdas Bestojn. Kaj Bestoj ankaŭ havas siajn rajtojn. Homoj kaj Bestoj kune estas Animaloj (ankaŭ laŭ PIV)
Ĉiujare la 10-an de decembro dum la Internacia Tago de Bestaj Rajtoj, defendantoj de bestoj tra la mondo klopodas persvadi homojn, ke bonkoreco kaj respekto estas ŝulditaj al ĉiuj sentemaj estaĵoj. Ĉi tio kompreneble inkluzivas bestojn.
Plej multaj homoj komprenas, ke bestoj povas senti doloron kaj percepti sentojn. Pro ĉi tiuj kialoj, estas grave rimarki, ke kiel homoj, bestoj meritas havi rajtojn. Jen ili:
https://www.esperantio.net/index.php?id=643
Universala Deklaracio pri la Bestaj Rajtoj
Deklaracio adoptita de la Internacia Ligo de Bestaj Rajtoj, oficiale proklamita de Unesko (Parizo, 15an de oktobro 1978).
Antaŭkonsideroj
Tial ke
– ĉiu besto posedas rajtojn;
– malagnosko kaj malrespekto de tiuj rajtoj krimis kaj daŭre krimas kontraŭ la naturo kaj la bestoj;
– speciomurdoj estas farataj de la homo kaj minacas okazi plue;
– la respekto de la homo al la bestoj ligiĝas kun la respekto de la homoj inter si;
– en la edukado ekde la infanaĝo oni lernigu observi, kompari, respekti kaj ami bestojn
estas proklamata la jeno:
Art. 1
Ĉiuj bestoj estas denaske egalaj rilate al la vivo kaj ili havas la samajn rajtojn pri ekzistado.
Art. 2
1. Ĉiu besto rajtas respekton.
2. Kiel animala specio, la homo ne rajtas mortigi aliajn animalojn nek ekspluati ilin malobservante tiun rajton; li devas meti siajn konojn al la servo al la bestoj.
3. Ĉiu besto rajtas prizorgadon kaj protektadon fare de la homo.
Art.3
1. Neniu besto suferu perfortaĵojn aŭ kruelaĵojn.
2. Se necesas buĉado de bestoj, ĝi estu tuja, sendolora, neangoriga.
Art. 4
1. Ĉiu besto el sovaĝa specio rajtas vivi en sia propra medio natura, tera, ĉiela aŭ akva, kaj ĝi rajtas naski.
2. Ĉiu senliberigo, eĉ edukocela, kontraŭas tiun rajton.
Art. 5
1. Ĉiu besto el specio, kiu tradicie vivas en la homa medio, rajtas vivi kaj kreski laŭ la ritmo, viv- kaj liberkondiĉoj de sia specio.
2. Ĉiu modifo de tiu ritmo kaj de tiuj kondiĉoj pro profitavidaj celoj kontraŭas tiun rajton.
Art 6
1. Ĉiu besto, kiun la homo elektis kiel kompanon, rajtas vivi laŭ sia naturo.
2. Forlaso de besto estas kruela kaj huniliga ago.
Art. 7
Ĉiu laborbesto rajtas konvenan limigon de la labordaŭro kaj de ĝia intenseco, rajtas refreŝigajn nutradon kaj ripozon.
Art. 8
1. La perbesta eksperimentado, kiu implicas fizikan kaj psikan suferojn, malakordiĝas kun la bestaj rajtoj, ĉu temas pri medicina scienca, komerca aŭ pri kiu ajn alia eksperimentado.
2. Anstataŭaj teknikoj estu uzataj kaj disvolvataj.
Art. 9
Kiam besto estas bredata konsumcele, ĝi estu nutrata, loĝigita transportata kaj buĉata sendolore kaj senangore.
Art. 10
1. Neniu besto estu ekspluatata kiel porhoma amuzaĵo.
2. La elmontrado de bestoj kaj la spektakloj kun ili ne akordiĝas kun la digno de la besto.
Art. 11
Ĉiu ago, kiu rezultigas nenecesan mortigon de besto, estas biologia murdo, t.e. krimo kontraŭ la vivo.
Art. 12
1. Ĉiu ago, kiu rezultigas mortigon de mulnombraj sovaĝaj bestoj, estas genocido, t.e. krimo kontraŭ specio.
2. Polucio kaj detruado de la natura medio rezultigas genocidon.
Art. 13
1. Ĉiu mordinta besto estu traktata kun respekto.
2. Scenoj, kie bestoj estas perfortataj, estu malpermesataj en kino kaj televido, krom se ili celas atesti pri atenco kontraŭ la bestaj rajtoj.
Art. 14
1. Ĉiuj organizoj pri protektado kaj savado de bestoj estu reprezentataj je registara nivelo.
2. Leĝe la Bestaj Rajtoj estu same defendataj kiel la Homaj Rajtoj.