La 24-an de Oktobro sian aktivecon komencis la Centro de la Pola Heredaĵo en Virgin Mary en la usona ŝtato Teksaso. Ĝi kreiĝis dank’ al la klopodoj de la emerita katolika episkopo John. W. Yanta, kiu antaŭ 20 jaroj ekhavis ĉi-tiun ideon kaj kolektis pli ol 14 milionojn da usonaj dolaroj por ĝin realigi. Dum multaj jaroj de sia religia servo li persiste kaj konstante ripetis al la loka pola komunumo de Virgin Mary, ke: „ni devas konservi valorojn kiujn ni heredis de niaj prapatroj, ni devas kunhavigi ilin kun la nova pola generacio kaj kun la tuta mondo”. Pastro Yanta mem naskiĝis en Virgin Mary kaj lia familio devenis de la unuaj polaj enmigrintoj fondintaj ĉi-tiun urbeton. La konstrulaboroj de la centro komenciĝis en 2016 kaj la tuta pola komunumo en Usono partoprenis por ĝin financi. Ĝi havas la areon de 1500 kvadrataj metroj, sur kiu troviĝas malgranda muzeo kun portempaj kaj konstantaj ekspozicioj, biblioteko, arkivo, teatro kaj genealogia instituto. La vizitantoj povas uzi aŭdogvidilojn en la lingvoj angla, pola aŭ hispana, la estraro organizas specialajn vizitojn por lernantoj kaj studentoj. La biblioteko provizas la legantojn per pollingvajaj kaj anglalingvaj libroj pri la pola historio, kulturo, politiko, religio, eĉ per malnovaj kuirlibroj. Multaj dokumentoj kaj arkivaj materialoj estas bitigitaj, sekve historiistoj kaj ĵurnalistoj havas al ili liberan aliron. La populariga rolo de la centro koncentriĝas pri la historio de la pola elmigrado el Silezio al Teksaso. En decembro 1854 cent polaj familioj ŝipe venis al la haveno de Indianola kaj poste sekvis la 300-kilomentran veturon al la loko, kie la pola pastro Leopold Moczygęba akiris por ili vastan setliĝejon. Laŭ loka legendo, la enmigrintoj venis ĉi-tien la 24-an de d ecembro, dum la antaŭkristnaska Sanktvespero kaj tial la lokon ilin nomis Panna Maria, Virgin Mary t.e. La Virgulino Maria. Tio estas la plej malnova pola vilaĝo en Usono, kaj ĝiaj loĝantoj dum multaj jardekoj konservis apartan komunumosento. Parte pro tio, la fervojo preterpasis la setlejon Panna Maria, parte ĉar ĉiuj polaj loĝantoj subtenis la Union dum la Usona Enlanda Milito. La nuna centro povas servi ne nur al la polevenajaj usonanoj por flegi iliajn patriotajn kaj kulturajn sentojn, sed ankaŭ al ĉiuj intersiĝantoj pri la historio de diversaj naciaj komunumoj en Usono.

El la elsendo 24.12.2021. Legas Barbara – 4′ 10″