Ludu

La 1116-a E_elsendo el la 09.11.2021 ĉe www.pola-retradio.org

Hodiaŭ ni memorigas la sondokumentan perlon, la arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun pola esperantisto Kazimierz Tymiński pri ties rememoroj ligitaj kun Antoni Grabowski. Tiel ni omaĝas la novembran memoron pri la karmemoraj forpasintoj – Pettyn-2021, Tymiński-1973, Grabowski-1921. La komencaj aktualaĵoj koncernas subtenon de UNo-ŝtatoj por pola rezolucio kontraŭ la uzo de la kemia armilaro kaj drinkostrukturon en la uniaj landoj. La scienca temo estas dediĉita al sciencistaj malkovroj pri GPS-sistemo por prognozi uraganojn. Krome ni informas pri la semajnfina Memorialo omaĝe al Lucija Borčić, al kiu eblas aliĝi pere de https://eventaservo.org/e/4690dd. Muzike akompanas nin Feri Flor, ĉi-foje per la fragmento de la kanzono „Norda Vento”. La akompananta la programinformon interreta foto prezentas la furiozantan Harvey-uraganon el 2017. En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.