Ludu

La 1110-a E_elsendo el la 19.10.2021 ĉe www.pola-retradio.org.

En la marda elsendo ni proponas konatiĝi kun  laŭvica pola studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano Rafał Darasz, tradukisto, la nova prezidanto de Pola E-Junularo. La komencaj aktualaĵoj rilatas al la donitaĵoj de Eurostat pri estadpermesoj en la Unio eldonitaj pasintjare, pri malkreskanta varbado de studentoj en Nederlando, pri nova Lem-premio por studentoj de la Politekniko en Vroclavo. Nia scienca temo traktas interesan malkovron pri unikeco de homa cerboaktiveco, komparebla al la fingrospuro. Muzike akompanas nin Armel Amiot per fragmento de la kanzono „Danci kun vi” el la projekto „Banĝo Esperanto” kaj Rafał Darasz per la fragmento de la kanzono „Superhero” per kiu li akiris la 3-an premion en la nunjara festivalo de E-kantoj. La programakompana interreta foto rilatas al nia scienbultena temo pri la unikeco de la homa cerboaktivado.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.