Ludu

La 1104-a E_elsendo el la 30.09.2021 ĉe www.pola-retradio.org

En nia escepte ĵaŭda E-elsendo ni gastigas antaŭ la mikrofono iun el la novaj studentoj, studentinoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Natalia Żebrowska. La komencaj aktualaĵoj rilatas al daŭre streĉita situacio ĉe la pola-belorusa limo, al preventa programo kontraŭ memmortigoj, al unika smeralda porcelano el Pollando kaj al ĵus forpasinta pola muzikisto, Jan Stanienda. Nia scienca temo estas dediĉita al novaj malkovroj pri misteraj etruskoj baze de DNA-esploroj. Muzike akompanas nin Kajto per la fragmento de la kanzono „Malantaŭ la kurtenoj” el la kasedo „Procesio multkolora”. La programakompana interreta foto prezentas unikan polan smeraldan porcelanon.
En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭskulteblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia Redakcio ekde 2003-a jaro. La tuta elsendo estas aŭdebla ĉe la kanalo: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D I.a. pere de jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj, transsalti al iu serĉata fragmento de la elsendo.